36-a Pola Esperanto-Kongreso

Konferenco en Varsovio − ĝisdatigo de programo

Ni invitas Vin la 28-30-an de aprilo 2017 jaro al solena festado de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof sub aŭspicioj de UNESCO kaj partopreno de eminentaj gastoj. Ni solenu kune! Aldone programo kaj aliĝilo. Sub la adreso: http://aligxilo.net/a/zamenhof-k... aliĝilo por sendi rete.

Programo:

nova PEA kalendaro

Konferenco en Varsovio

Ni invitas Vin la 28-30-an de aprilo 2017 jaro al solena festado de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof sub aŭspicioj de UNESCO kaj partopreno de eminentaj gastoj. Ni solenu kune! Aldone programo kaj aliĝilo. Sub la adreso: http://aligxilo.net/a/zamenhof-k... aliĝilo por sendi rete.

Helpu renovigi tombon de Ludoviko Zamenhof

Al Tutmonda Esperantistaro!

Alproksimiĝas la 100-a mortdatreveno de la Ludoviko Zamenhof, kiun venontjare polaj esperantistoj volas solene celebri kun partopreno de eksterlandaj gastoj kaj sub la patroneco de gravaj personoj en Pollando. Samtempe pasas 90 jaroj kiam esperantistoj el tuta mondo fondis la monumenton sur la tombo de Ludoviko Zamenhof. Skulptita tombŝtono situas sur deklivo de ĉirkaŭ 1 m super la pado ĉe lia bazo. Pasis 90 jaroj, kaj bonŝance la monumento travivis la militon kaj neglekto de komunismo.

Kunsido de Ĉefa Estraro de PEA 2016-11-05

Sabate (2016-11-05) okazos kunsido de Ĉefa Estraro de PEA.

Loko:
Polski Związek Esperantystów
Varsovio
ul. gen. Władysława Andersa 37 ap. 59a
Tempo: de 10:30

La 21-a Scienca Pikniko - organiza kunveno

La 13-an de oktobro 2016 jaro en Varsovio okazis la organiza kunveno koncerne de la sekva 21-a Scienca Pikniko.

Ĉi-foje Tero estos temo de la alproksimiĝanta evento. Se vi ŝatus kontribui organizadon de la esperantista stando bv. kontaktiĝi: peavarsovio@gmail.com

Kontribui vi povos pere de:

Jarmark Kreatywności

Dimanĉe, la 2- an de oktobro 2016, je la 11:00 - 16:00, en Ogród Saski, varsoviaj esperantistoj partoprenos aranĝon "Jarmark Kreatywności". Niajn gastojn ni invitos al Esperanta "vorta vojaĝo", kvizoj, ludoj per kiuj ni prezentos Esperanton mem. Dum la "Jarmarko" atendos ĉiujn diversspecaj eventoj, allogaĵoj kaj spertoj preparitaj ankaŭ de aliaj.

Kunsido de Ĉefa Estraro de PEA 2016-10-01

Sabate (2016-10-01) okazos kunsido de Ĉefa Estraro de PEA.

Loko:
Polski Związek Esperantystów
Varsovio
ul. gen. Władysława Andersa 37 ap. 59a
Tempo: de 10:30

Esperanto por komencantoj ekde oktobro 2016 en Varsovio

La kurso de Esperanto okazos ekde la 5-a de oktobro 2016 je 19:00 (en merkredo) en la sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe la strato Andersa 37 loĝejo 59a. Okazos unu leciono semajne, ĉiu leciono daŭros 90 minutojn. Okazos 15 lecionoj (kune 22,5 horoj) La kurso por la semestro kostas 150 zlotojn. La unua leciono estas senpaga.

Mi invitas ĉiujn al la sidejo de Pola Esperanto-Asocio.

Aliĝu per retmesaĝo al szabolcsszilva@gmail.com

http://www.lingve.eu/

Paĝoj

Subscribe to Pola Esperanto-Asocio RSS-fluo